[ Pobierz całość w formacie PDF ]

pli altgradaj, sed kies verkoj estas legindaj, inkluzivas Jan
Fethke ( Jean Forge ), Stellan Engholm, H.J. Bulthuis, Hein-
rich Luyken. Eble aparte interesa estas tre originala verketo
de Jean Ribillard, kiu uzas la sufiçe oftan metodon satiri la
homan vivon tra la buÿo de besto en Vivo kaj opinioj de majs-
tro M Saud  simpatia kaj elokventa azeno.
Pro la preskaû plena manko de komercaj motivoj çe es-
peranta verkado kaj eldonado ne ekzistas en esperanto la
granda literaturo nur distra kaj sensacia, kiun oni trovas en
multaj nacilingvaj literaturoj. Kaj ankoraû ne ekzistas, ek-
zemple, detektivromanoj aû streçromanoj je arta nivelo kaj
malnaivo-nivelo de la plej bonaj specimenoj de tiu minora
arto en, ekzemple, la angla aû la franca. Esperantistoj tamen
komencas konscii, ke oni vere bezonas ian tian relative frivo-
lan literaturon. Multaj homoj, kiuj ne legas altnivelajn artver-
kojn malfacilajn, volonte legas ion pli eskapisman, kaj por es-
perantistoj foje pedagogiaj aû propagandaj motivoj ansta-
taûas la komercajn motivojn de aliaj. Eble la detektivromano
en esperanto komencas iom evolui. La tri detektivromanoj de
Johån Valano, Çu vi kuiras çine?, Çu li bremsis sufiçe? kaj Çu li
venis trakosme? estas bonstilaj kaj sianivele iom realismaj, kre-
as medion (eç kun propra dialekto, kiu havas specialan funk-
cion en la intrigo) kaj havas iom da psikologio.
La esperanta novelo estas iom pli lar¸e kaj bone evoluin-
ta ol la ¸isnuna romano, verÿajne grandparte pro la mencii-
39
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
taj ekonomiaj motivoj. Estas eble signife, ke Plena llustrita
Vortaro (1970) jam difinas  novelo ( mallonga literatura ver-
ko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de
karaktero ks kun aludo al kondensado kaj al majstroj aliling-
vaj de la novelo, tiel ke klare temas pri eble altnivela artver-
ko; sed ke la difino de  romano ankoraû iom emfazas la pli
eskapisman kaj sensacian aspekton de tiu artformo, kaj ne
mencias la plej altajn kriteriojn de la arta romano grava.
Inter fruaj esperantaj novelverkistoj ne malestimindaj tro-
vi¸as Jeanne Flourens ( Roksano ) kaj, pli bona, Ivan xirjaev.
Denove elstaris la budapeÿta skolo: Julio Baghy restas unu el
niaj plej eminentaj novelistoj, kaj same bone prezentas la ko-
mikon kaj tragikon de la vivo, socian proteston aû psikologi-
on de amaj tentoj. Liaj kolektoj estas: Dancu marionetoj!, Mig-
ranta plumo, Koloroj. Ferenc Szilágyi debutis kiel novelisto per
milde satiraj, ÿerce modernigitaj fabeloj en Trans la fabeloce-
ano, kiu ankaû enhavas pli ambiciajn novelojn kaj tre amu-
zan karikaturan fantazion pri la personoj de la budapeÿta
skolo. Pli kompleksaj estas kelkaj liaj noveloj en la kolektoj La
granda aventuro, Inter sudo kaj nordo kaj Koko krias jam! Ray-
mond Schwartz verkis bonajn variajn novelojn, kolektitajn en
Vole & novele. Menciindaj estas la egiptofonaj noveloj de L. N.
M. Newell en Bakÿiÿ kaj la satiraj noveletoj de Forge en La
verda raketo. En la novelaro Se grenereto& K.R.C. Sturmer
( Kenelm Robinson ) realisme kaj kortuÿe portretas, inter
aliaj temoj, la internan vivon de lernejknabo.
Ankaû la skota skolo valore kontribuis al la esperanta no-
velarto. Elstara novelisto estas John Francis, kies kolekto Vit-
ralo enhavas, inter aliaj bonaj noveloj, kelkajn brilajn satirajn
novelojn pri fantazia regno de Juglando, kun seka ironia hu-
40
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
muro, bele trafaj rapidaj frapoj kaj multa inventemo; kaj eble
unu el la plej vere potencaj noveloj ¸is nun verkitaj en espe-
ranto, la neforgesebla ¯ermoj en rikolto, kiu montras, tra la
etaj kruelaîoj kaj amuzoj de kelkaj knaboj, la neraciecon, ka-
pricemon kaj sencelan kruelecon de ni homoj. Reto Rosset-
ti, en El la maniko, verkas kortuÿe, skizante realisme pecetojn
el la vivo aû ellaborigante komplikan historion malpezan aû
tragikan, sed çiam per stilo virtuoze elpensita kaj tre perso-
na. Ankaû Marjorie Boulton verkis novelojn, kolektitajn en
Okuloj.
La satiraj noveloj de Szathmári, kolektitaj en Maÿinmondo,
ne atingis la famon de lia romano, sed meritas atenteman
legadon. John Hammond Rosbach estas çefe novelisto kaj liaj
kolektoj Bagatelaro, Homoj kaj riveroj, La mirinda eliksiro kaj
Disko, kvankam ne tiel frape elstaraj, kiel tiuj de, ekzemple,
Francis aû Baghy, estas legindaj kaj bonstilaj. Inter aliaj no-
velistoj menciindaj estas: Mason Stuttard, R.J. French, Julia
Pióro, xtefo Urban, Andreo Szabó, Bertram Potts, Ueyama
Masao, Konisi Gaku. Aperis tra la esperanta gazetaro sufiçe
multaj unuopaj noveloj ne malbonaj.
Kaj la simpatia fiverkisto Louis Beaucaire daûrigis sian pro-
fanadan laboron per novelaro El la vivo de bervala sentaûgulo,
gaje cinikaj kaj sprite senpietataj rakontoj pri seksaj aventuroj
en esperantista medio. Kvankam liaj ekzemploj por la vivkon-
duto estas de tre duba valoro, lia uzado de esperanto estas
brila, kun multaj lertaj aludoj kaj, inter aliaj priesperantaj
ÿercoj, çarmaj citaîoj el la Fundamento de esperanto, rilate al
kuntekstoj, al kiuj Zamenhof nepre ne destinis ilin. Lingvo
devas enhavi tre viglan vivon, por ke oni tiel ¸oje kaj ¸ojige
misuzu ¸in.
41
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
Morale pli malbonaj, laû mia morala sento, estas tiuj mul-
taj verkoj en esperanto, kiuj estas mallar¸mensaj kaj unuflan- [ Pobierz caÅ‚ość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • angela90.opx.pl
  • Archiwum